Kiel lerni aliajn lingvojn per Esperanto: komuna listo

22 days ago by VegVins to c/esperanto

Retejoj, kursoj de Vikilibroj kaj aliaj rimedoj por lerni la slovakan, la germanan, la rusan, la latinan, tokiponon kaj aliajn lingvojn per Esperanto.

Saluton! Mi serĉis rimedojn por lerni aliajn lingvojn per Esperanto, ne por lerni Esperanton. Ne ekzistas multe, sed jen kion mi trovis. Ĉiuj ligiloj kontrolitaj la 1-an de oktobro 2026.

Ĉu vi konas pliajn? Skribu ilin en komento kaj mi aldonos ilin al la listo. Oni povas respondi eĉ el Mastodon.

Ĝisdatigo de la 1-a de oktobro: aldonitaj russky.info, lernolibro de la hungara, lipu sona pona, Elefen, la frazlibroj de Vikivojaĝo kaj la lingva interŝanĝo, kaj korektite: la lecionoj de tokipona.info ankoraŭ funkcias. Dankon al @venca24@f.freinetz.ch, @kubofhromoslav@lemmy.world, @Lunarkido@esperanto.masto.host, @jorgesumle@lemmy.blahaj.zone kaj @TerpomoDekUnu@esperanto.masto.host!

Retejoj kaj aplikaĵoj

La retejoj de E@I estas plurlingvaj: ili ne estas faritaj nur por Esperanto-parolantoj, sed oni povas uzi ilin tute en Esperanto.

  • slovake.eu — la slovaka: kursoj, ekzercoj kaj vortaro. Senpaga, de E@I.
  • deutsch.info — la germana. Senpaga, de E@I.
  • russky.info — la rusa: kursoj, gramatiko kaj biblioteko. Senpaga, de E@I.
  • lingvo.info — la lingvoj de Eŭropo. Ne kurso: historio, gramatiko kaj kuriozaĵoj de ĉiu lingvo.
  • uTalk — aplikaĵo por 150 lingvoj; laŭ ĝia blogo, Esperanto estas unu el la deirlingvoj. Pagenda.

Kursoj en Vikilibroj

La plej ampleksaj:

Pli mallongaj: Germana, Interlingvao, Itala lingvo, Hebrea, Angla.

Presitaj libroj

Tokipono, Ido kaj Elefen

Por praktiki iun ajn lingvon

  • Tatoeba — frazoj en Esperanto kun ilia traduko al multaj lingvoj.
  • Reta Vortaro — vortaro de Esperanto kun tradukoj al multaj lingvoj.
  • Vikivortaro — la Esperanto-versio de Wiktionary.
  • Frazlibroj de Vikivojaĝo — 29 lingvoj. Ne plena kurso, sed la plej necesaj frazoj por vojaĝi; ĉiu povas plibonigi ilin.
  • Instruisto aŭ lingva interŝanĝo — trovi iun, kiu instruas la lingvon, aŭ iun, kiu parolas ĝin kaj volas lerni la vian aŭ Esperanton.

Jam demandite en lernu.net

kubofhromoslav 4 points 21 days ago

En Vikivojaĝo estas pluraj "frazlibroj" de diversaj lingvoj. Tio ne estas plena kurso, sed pli-malpli minimumo bezonata por trakti la plej kutimaj aferojn dum vojaĝado.

https://eo.wikivoyage.org/wiki/Frazlibroj

Ĉar tio estas vikia retejo, ankaŭ vi mem povas kontribui. Se vi interesiĝas, sed estas novulo pro vikioj, mi rekomendas senpagan videan kurson Bazoj de Vikipedio (la principo de redaktado estas sama, kvankam estas diferencoj en la temo).

path: 0 26037597, hotness: undefined, score: 4, children: 0
venca24 3 points 21 days ago path: 0 26036447, hotness: undefined, score: 3, children: 0
Lunarkido 3 points 21 days ago path: 0 26038167, hotness: undefined, score: 3, children: 0
jorgesumle 2 points 21 days ago

Trovi instruiston de la lingvo, kiun vi volas lerni, ankaŭ estas bona maniero.

path: 0 26047974, hotness: undefined, score: 2, children: 1
TerpomoDekUnu 3 points 20 days ago

@jorgesumle @VegVins Eble vi povas trovi unu, kiu volas lerni vian lingvon aŭ Esperanton kaj fari lingvan interŝanĝon.

path: 0 26047974 26066843, hotness: undefined, score: 3, children: 0
esperanto
esperanto

@sopuli.xyz

login for more options
903
240
39

Bonvenon!

Por la uzado de nia kara lingvo.

go to feed...