Mi pensas, ke okazis la jeno: estas funkcio de Lemmy, ke, se en la aktuala superrigardo de fadenoj estas pluraj fadenoj, el kiuj chiuj ligas al la sama ligilo, nur unu estas montrata kaj la aliaj ricevas rimarkon "publikigita ankau en ...".
Almenau en mia instanco mi vidas la fadenon https://discuss.tchncs.de/post/68083092 ie pli malsupre, char vi jam kreis ghin antau 10 tagoj. Tie estas ligilo al la fadeno de vi kreita antau 2 horoj: https://discuss.tchncs.de/post/68523449
Do la fadeno ja estis sukcese kreita kaj estas videbla por aliaj uzantoj, sed se vi afishas dufoje la saman ligilon en la sama komunumo, povas okazi tiaj ajhoj. Per via uzantprofilo oni facile trovas vian fadenon de antau 2 horoj.
@VegVins Mi vidas du novajn afiŝojn de vi en tiu ĉi grupo.
save